Canalblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
Publicité
vivi nude
vivi nude
Publicité
vivi nude
Archives
2 juin 2007

MELA

MELA_hundosxlimregxo

16-a MEmzorga LAg-umado 25-a de julio – 5-a de aŭgusto 2007 (tuj post la IJS 2007)

ĉe la vilaĝo Délegyháza, 34 km sude de Budapest. Antaŭ la MELA nepre vizitu la IJS en Hungario, de la 19-a ĝis la 25-a de julio 2007. Je „nia“ lago eblas laŭplaĉe sen aŭ kun vestaĵoj akvo-, sun- kaj ŝlimbani. Estos plejeble neorganizita kunestado je sovaĝa tendumejo: babilado, naĝado, diboĉado ktp. Ĉe apudaj lagoj troviĝas bufedoj kaj apud la stacidomo vendejo por nutraĵoj (jen la malfermhoroj) kaj „veraj“ necesejoj. Ankaŭ taŭga restoracio ne tro malproksimas (piede 40 minutoj). Laŭplaĉe ni veturos foje dumtage al Budapest. Ekzemple, ne nur por duŝi kaj lavi la harojn, ni povas viziti la famajn varmegajn banejojn. Do, tamen kunportu naĝvestaĵojn. Ankaŭ facile eblas ekskursi de Budapest al ni. La lasta trajno al Budapest veturas je la 21.20 kaj la unua matene ja la 4.07. Ekskursantoj al ni kunportu sekigtukon kaj ĉion eble utilan. Eble vi ja volos resti kaj trovos liberan dormlokon en ies tendo ĉe ni. La vetero kutime tre varmas, eĉ kiam neatendite iom nubas kaj foje pluvetas. Dum la pasintaj jaroj ĉiuj homoj tendumis neoficiale kaj nepagante. En 2003 dungitoj de la gruzminejo forpelis ĉiujn tendumantojn de la kutima loko, tial ni tendumis 200 m pli norde laŭ la lagobordo kaj tie ni kaj multaj aliaj ne havis malfacilaĵojn. Plej verŝajne ankoraŭ estos tiel, sed kompreneble neniu povas garantii ion. La malavantaĝo de la nova loko rekte ĉe la lagobordo estas ke niaj tendoj devas stari en vico, do ne eblas kiel kutime en rondo tendumi. La vojo al la ŝlimo estas pli (500 m), al la akvo malpli (3 m) longa ol antaŭe...
Vizitu ilian retpagxaron : http://www.krokodilo.de
Publicité
Publicité
Commentaires
B
Très beau blog aussi - images superbes - le reste: j'essaye de deviner car je ne parle pas esperanto mais c'est parfois assez intuitif quand on a appris plusieurs langues... Et je vous souhaite de pouvoir un jour pratiquer avec vos enfants!!<br /> Brigitte
Publicité